SuperMusic.sk

Martin & La Talpoj

Pli Ol Nenio
🌍 US
🎵 6 piesní
👁️ 13 495 zobrazení
2 fanúšikov

Martin & La Talpoj - Pli Ol Nenio

Petro iris for Kun rompita kor' Al ajna eksterlando Por instigi sin Ebriigi sin Per malmultkosta brando Nova freŝa paĝ' Urboj kaj pejzaĝ' Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo Kaj postlasis li Je ĉiu trajnstaci' Pecon de sia malĝojo Al trinkeja strat' Por bona rezultat' Li sciis kion fari Kaj ĉe trinkbufed' Kun glas' kaj cigared' Li povis sin prepari Plena je inspir' Kaj vivoeliksir' Sekvis li la regulojn Kaj faligis sin Kvazaŭ laŭ destin' En malhelajn okulojn Kara aŭskultant' Ĉu pro lia vant' Nun venu moralaĵo? Ke li iru re Ke la solvo ne Kaŝiĝas sub korsaĵo? Sed eble post monat' De ĝojosurogat' Silentiĝis la krio Ne pro memkompren' Sed tiu eta ben' Estas pli ol nenio

💬 Komentáre

Pridať komentár

Maximálne 1000 znakov
SuperMusic20.7.2012 00:00
📰 Martin & La Talpoj v médiách: Letné E-koncerty roku 2012
http://hudba.esperanto.sk/doku.php?id=clanok:letne-e-koncerty-roku-2012
SuperMusic26.8.2010 00:00
📝 Pridaný text piesne "Pli Ol Nenio" od Martin & La Talpoj na SuperMusic.sk

Buďte prvý kto napíše komentár! 🎵